Esperanto Desperado

(Alidirektita el Espo-Despo)

Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado", mallongigite Espo Despo) estis internacia grupo kiu kantis ritmajn, dancigajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La grupo agadis en Danio. La membroj venis el diversaj lokoj, kiel Danio, Pollando, kaj Bosnio — kaj plej laste el Ganao. Ĉiuj loĝis en Kopenhago.

Esperanto Desperado
Esperanto Desperado dum la UK en Gotenburgo, 2003
Esperanto Desperado dum la UK en Gotenburgo, 2003
Bazaj informoj
Deveno  Danio
Ĝenroj Skao
Rokmuziko
Aktivaj jaroj '90 - 2005
2006 - ...
Eldoninto Vinilkosmo
Retejo esperantodesperado.dk
vdr

La muzikon por la grupo plejparte verkadis Amir "AmoDeL'Iro" Hadziahmetović, Kim J. Henriksen kaj Helle Eble Cleary la tekstojn, krom Amiro, Kimo kaj Helle verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludis miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko, afro, skao ktp.

Historio redakti

La grupo estis fondita en meze de la 1990-aj jaroj. Tiam kun Helle, Amir kaj Kimo kaj la fratino de Kimo, Birgitta Maria. En la komenco ili nomiĝis Brokantaĵoj, ĉar ili komence ludis plurajn kantojn de Amplifiki. Do reuzis la kantaĵoj.

En 1997 ili ŝanĝis la nomon al Esperanto Desperado, ĉar ili ofte ludis por danoj kiuj nek povis kompreni la nomon kaj nek povis prononci ĝin. Jam kiam ili devis ludi koncerton sub tiu nomo ili estis invitita al la dana radio kaj ludis tie vivante. Tuja sukceso kun la nova nomo.

En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, broKANTAĴOJ[1]. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. Krom Amir "AmoDeL'Iro" Hadziahmetović en la KD ludis: Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen - Kimo; por la dua KD Hotel Desperado, Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas Crowfurd. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwornu. En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludadon. La lasta koncerto de la grupo okazis en la IJK 2005.

Post la malfondiĝo en 2005, la anoj de Esperanto Desperado fondis du novajn grupojn: EspoDespo kaj Hotel Desperado.

Anaro redakti

de Esperanto Desperado

Diskaro redakti

  • 2000 - broKANTAĴOJ
    1. Jen venas
    2. Grava
    3. Festeno
    4. Amantino
    5. Lando de amo
    6. Espo-Despo
    7. Sola
    8. En la mateno
    9. Feliche
    10. Am’ iris for
    11. La anaso kaj la simio
    12. For !
    13. Ska-virino
  • 2004 - Hotel Desperado
    1. Ska ritmo
    2. Ĉi-nokte
    3. Ĉu vivas vi?
    4. Kial?
    5. Dancu
    6. Sunradio
    7. Fatalino
    8. Omaĝe al Marie Schrøder
    9. Hotel Desperado
    10. Mi malbenas militon
    11. Ne permesas
    12. Filo mia

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. broKANTAĴOJ ĉe Vinilkosmo

Eksteraj ligiloj redakti