Ana Montesinos

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ana MONTESINOS de Gomis estas hispana esperantistino, kiu loĝas en Britio. Ŝi estis aktivulino en madridaj rondoj, instruis Esperanton per rekta metodo[1] kaj helpis diversajn iniciatojn, kiel ekzemple al organizado de kongresoj en Hispanio[2] kaj eĉ en Kubo,[3][4] partikulare al la grupo Amindaj, kies kompaktdisko estis eldonita en oktobro 2011.[5]

Ana Montesinos
Persona informo
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Persona dediĉo estas por la Rondo Kato.[6]