La universala lingvo (filmo)

dokumenta filmo el 2011 de Sam Green
(Alidirektita el La universala lingvo)

La Universala Lingvo (aŭ angle The Universal Language) estas mallonga dokumenta filmo de 28 minutoj kaj 28 sekundoj el 2011 pri la lingvo Esperanto kaj la movado ĉirkaŭ ĝi. La prezentisto gvidas tra la filmo anglalingve, sed ĉar uzatas multe de originala filma materialo kaj esperantlingve parolas multaj uzantoj de la lingvo, la filmo tamen je iom pli ol duono estas esperantlingva: Uzante multe da arkivaj bildoj el la fruaj tagoj de la lingvo, same kiel intervjuoj kun esperantistoj hodiaŭ, la filmo konstruas linearan rakonton de la historio kaj celoj de Esperanto. Interalie intervjuiĝas Arika Okrent, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti kaj Leo Sakaguchi.

La universala lingvo
dokumenta filmomallonga filmo
Originala titolo The Universal Language, La Universala Lingvo
Originala lingvo Esperanto • angla lingvo
Kina aperdato 2011
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Sam Green
Rolantoj Arika Okrent • Humphrey Tonkin • Renato Corsetti • Leo Sakaguchi
IMDb
vdr
Sam Green

Al esperantistoj la filmo publike prezentiĝis dum la 1-a Esperanta Kinofestivalo de la 10-a ĝis 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo kaj en la reto[1] kaj en la Universala Kongreso fine de julio 2011 en Kopenhago.

Reĝisorita fare de Sam Green, la filmo en 2012 gajnis la ĵurian premion de plej bona mallonga dokumenta filmo de la Ashland Independent Film Festival en Ashland, Oregono, Usono. Jam antaŭe Sam Green temigis Esperanton en alia el liaj dokumentaj filmoj, nome "Utopia in Four Movements" ("Utopio en kvar movimentoj").

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti