Esperanto Internacia (fondaĵo)

fondaĵo, kiu ĉefe laboras por Esperanto-informado kaj Esperanto-instruado

Esperanto Internacia estas fondaĵo, kiu ĉefe laboras por Esperanto-informado kaj Esperanto-instruado. Plej bone oni povus nomi ĝin fakorganizo pri informado kaj instruado. La fondaĵo kreiĝis je la 15-a de decembro 2010 en la meksika urbo Querétaro.

Esperanto Internacia
Esperanto-fondaĵo
Komenco 15-a de decembro 2010 vd
Jura formo fondaĵo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ekde la fondo, la fondaĵo subtenis diversajn projektojn sur la menciitaj kampoj, kiel ekzemple Esperanto-agadon en Nikaragvo, Informbroŝuro por Malto, gazetara laboro en Meksiko, Esperanto-kursoj en la Nacia Aŭtonoma Universitato de Nikaragvo (UNAN) aŭ la aranĝon de informstando de AVE ĉe du gravaj verdulaj kongresoj en Dakaro (Senegalo), nome Tutmonda Kongreso de la Verdula Junularo kaj la Tutmonda Verdula Kongreso.

Grava projekto de Esperanto Internacia estis la kreo de la Tutmonda Esperanto-adresaro. Temas pri kombinita adresaro, kiu enhavas plurajn elementojn:

  • Koresponda servo kun diversaj serĉeblecoj (rete, poŝte, skajpe, retbabilado)
  • Gastiga servo aŭ servo por Esperanto-vojaĝantoj (urbogvidado, hotelperado, kontaktoj kun lokaj Esperanto-parolantoj, tranokteblecoj)
  • Ĝenerala adresaro kun diversaj eblecoj (hobioj, interesoj, lingvokonoj, nomoj)

Eksteraj ligiloj redakti