Kadoja Hidenori

japana historiisto kaj esperantisto

HIDANORI Kadoja estas japana historiisto naskiĝinta en 1970. Li finis la universitaton de Kioto en 1991 en la kampo de eŭropa socio-ekonomia historio mezepoka, kaj esploris ankaŭ en la universitato de Upsalo kiel gasto-esploristo. En la 2000-aj jaroj li ĉefe studis ankaŭ sociolingvistikon kiel duan fakon, pri kiu li interalie prelegis en la Internacia Kongresa Universitato kadre de la UK 2010 en Havano, kaj same en IKU kadre de la UK 2011 en Kopenhago. Nun li laboras kiel prelegisto en Cujama Ŝtata Kolegio de teknologio (津山工業高等専門学校, vikidatuma ero) en Japanio.[1]

Kadoja Hidenori
Persona informo
Naskiĝo 1970[1]
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Kioto
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Verkaĵoj (elekto) redakti

  • Socilingvistiko en Agado (行動する社会言語学) en: Lingvo/Povo/Diskriminacio II (ことば/権力/差別Ⅱ), decembro 2017, ISBN 978 4883034499
  • De lingvaj rajtoj al planlingvo (言語権から計画言語へ) en: Lingvo/Povo/Diskriminacio (ことば/権力/差別), paĝoj 107-130, 2012, ISBN 978 4883033157
  • Sociolingvistiko de alfabetismo (red., 識字の社会言語学), Tokio, decembro 2010, ISBN 978 4903690667
  • Vikinga epoko (ヴァイキング時代), Kioto, marto 2006, ISBN 978 4876988099
  • La formiĝo de ŝtato en Svedio - Norda Eŭropo kiel la limo de la civilizo (スウェーデンにおける国家形成 文明の辺境としての北欧), K. Maekawa kaj aliaj (red.), Komparaj studoj de ŝtatoformiĝo, Tokio, 2005, ISBN 978 4311304873.[2]

Ekde 2001 li estas ĉefredaktoro de la japana faka gazeto Syakaigengogaku (社会言語学, Sociolingvistiko).[3] Krome Hidanori Kadoja tradukas faklibrojn el la sveda kaj la angla en la japanan, ekzemple la libron "Vikingo-urboj" de Björn Ambrosiani kaj aliaj, Tokio, 2001.

Listoj de publikaĵoj redakti

Prelegoj redakti

Referencoj redakti