Saša Pilipović

serba esperantisto
(Alidirektita el Saŝa Pilipoviĉ)

Saša PILIPOVIĆ (naskita en 1963) estas profesia aktoro el Kragujevac, Serbio, fondinto de scenejo Shelter ĉe la teatro "Joakim Vujić" en Kragujevac.

Saša Pilipović
Kabaredo dum UK 2008
Kabaredo dum UK 2008
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1963 (1963-03-16) (61-jaraĝa)
en Kragujevac
Lingvoj Esperantoserbokroataserba
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo aktoroesperantisto
vdr
Spektaklo de Saša Pilipović dum la 92-a SAT-Kongreso

Kariero redakti

Li estis membro de SEK en Zagrebo kaj kun la sama teatra trupo ludis en 1987. Ĉe IJK-Krakovo la teatraĵon de Karel Čapek Insektoj. Ekde la jaro 1987 ĝis 1991 li laboris kiel anoncisto de Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo, Kroatio, kie li tiam vivis. Li partoprenis multajn TEJO-kongresojn kaj la UKon en Kubo, ludante kun Vida Jerman. Poste li ludis kun jagodina gimnazia teatra trupo la teatraĵon Rekviemo por la perdintoj de Vladimir Krstić dum la UK en Montpeliero, kaj li sukcesplene partoprenis la UK-on en Zagrebo, ludante kun sia kolego Milić Jovanović la komedion Malfermilo. Li ludis ankaŭ la komedion Amo per proverboj kun Vida Jerman en la Fortaleza UK en Brazilo, kaj Kabaredo kun Sanja Matejić en Gotenburga UK. Li prezentis kun Shelter Sceno Kiel mortigi sian edzinon de Antonio Amurri en esperanto-traduko de Tereza Kapista en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, Litovio.

Verda Banano redakti

 
Verda Banano dum la 80a Hispana Esperanto-Kongreso

Verda Banano estas teatra duopo kiu prezentas kabaredajn skeĉojn pri esperantistoj. Saša Pilipović kun Georgo Handzlik prezentas originalajn kaj tradukitajn komediojn sur esperantaj scenejoj vekinte ridon en dekoj da landoj. [1] Ili ekzemple prezentis sian kabaredon dum la 80a Hispana Esperanto-Kongreso en 2022, la 74-a IFEF-kongreso en Antverpeno kaj la 100-a Germana Kongreso en Braunschweig en 2023

Referencoj redakti

  1. Kultura programo de la Germana Kongreso 2023 https://www.esperanto.de/de/node/2604

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti