Richard H. OSBORNE (nask. 1925 en Derby) estas brita esperantisto kaj profesoro pri geografio. Li estis lektoro en la Universitato de Edinburgo (1952-1959) kaj poste en Nottingham, kie li fariĝis profesoro en 1967. Li emeritiĝis en 1988.

Li verkis sciencajn verkojn pri geografio de industrio kaj de loĝantaro, regiona administrado kaj planado en Anglio kaj en alilande. En 1967 aperis lia libro pri ŝanĝiĝanta geografio de orienta Eŭropo, precipe Pollando kaj Bulgario, en kies verkado li utiligis esperanton.

En 74-a UK en 1989 en Brajtono li funkciis kiel rektoro de IKU.

Bibliografio

redakti
  • Osborne, Richard E. 1957 : La urba kaj kampara planado en Britujo, Geografia Revuo, 2(2), 12-14.
  • Kongresa libro 1989