Malfermi la ĉefan menuon

Kristján Eldjárn Þórarinsson (naskiĝis la 6-an de decembro 1916, mortis la 14-an de septembro 1982) estis la tria prezidanto de Islando. Li estis elektigita en 1968 kaj daŭris en tiu posteno ĝis 1980.

Kristján Eldjárn Þórarinsson
Kristján Eldjárn

En funkcio:
1968 – 1980
Antaŭulo Ásgeir Ásgeirsson
Sekvanto Vigdís Finnbogadóttir

Naskiĝo 6-an de decembro 1916 (1916-12-06)
en Tjörn í Svarfaðardal, Islando, Flag of Denmark (state).svg Reĝlando Danio
Morto 14-an de septembro 1982 (1982-09-14) (65-jara)
en Klevlando
Edz(in)o Halldóra Eldjárn
Infanoj Sigrún, Þórarinn
Alma mater Universitato de Kopenhago
Information icon.svg
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Kristján.

Kristján Eldjárn studis arĥeologion en Kopenhago kaj poste islandistikon ĉe la Universitato de Islando kaj doktoriĝis en 1957.

Li estis estro de la Islanda Nacia Muzeo ĝis li elektiĝis kiel prezidanto de Islando. Inter liaj gefiloj estas Sigrún Eldjárn desegnisto kaj verkisto kaj Þórarinn Eldjárn poeto kaj verkisto.

Antaŭe:Prezidanto de IslandoPoste:
Ásgeir Ásgeirsson1968–1980Vigdís Finnbogadóttir