Robert Muller
Robert MULLER (naskiĝis en 1923 en Belgio, mortis la 20-an de septembro 2010 en Santa Barbara, Usono) estis politikisto kaj filozofo. Li estis kanceliero de la Universitato por Paco de Unesko en Kostariko.
Robert Muller | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de marto 1923 en Waimes | ||||
Morto | 20-an de septembro 2010 (87-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato de Strasburgo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo politikisto scenaristo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvardek jarojn de sia vivo li agis por Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, iĝante ties asista ĝenerala sekretario. En tiu funkcio li prelegis (france) ĉe la 64-a UK en Lucerno en 1979, laŭ invito de UEA-prezidanto Humphrey R. Tonkin.
Li ricevis la UNESKO-premion por pacedukado (1989) kaj multajn aliajn premiojn, ankaŭ Premion Zamenhof de UEA (1985) kaj estis 22 fojojn kandidato por la Nobel-premio pri Paco.
Li estis amiko de Pierre Teilhard de Chardin, kies filozofio influis lin. Li verkis multajn librojn, kelkaj el kiuj estas konsiderataj esoteraj.
Ekstera ligilo
redaktiOficiala retejo de Robert Muller: www.robertmuller.org