La Quotidiana estas la ununura taggazeto en romanĉa lingvo. Ĝi aperas de lundo al vendredo. La redaktejo de La Quotidiana troviĝas en la urbo Ilanz (romanĉe Glion). La Quotidiana precipe informas pri la okazaĵoj en romanĉa Svislando kaj la grizona politiko. Nacia politiko havas malpli da pezo kaj internaciaj novaĵoj maloftas. Apartaĵo estas, ke artikoloj en La Quotidiana aperas en la kvin romanĉaj idiomoj (sursilvana, valadera, surmirana, putera kaj sutsilvana). Uzata estas ankaŭ la grizonromana (romanĉe: Rumantsch-grischun) la oficiala romanĉa skriblingvo kreita de Heinrich Schmid en la jaro 1982.

Gazetkapo de La Quotidiana

La Quotidiana aperis la unuan fojon la 6-an de januaro 1997. Ĝi anstataŭis Fögl Ladin (1941-1996, gazeto por Engadino kaj Val Müstair), Gasetta Romontscha (1857-1996, gazeto por Surselva) kaj Casa Paterna/La Punt (1920-1996, gazeto protestanta de Sutselva kaj Surselva). La eldonkvanto atingas 5400 ekzemplerojn (2008). Vendredon la oficiala gazeto de Surselva estas integrita en La Quotidiana kaj tiel la vendreda eldono atingas 14000 ekzemplerojn.

Kvankam La Quotidiana estas la unua superregiona gazeto en la romanĉa lingvo, ĝi ne sukcesis enradikiĝi en Engadino kaj Surmeir. La plej multajn abonantojn ĝi havas en Surselva kaj tial enhavas superproporcian parton da temoj el la regiono de Surselva. Alia malforta punkto estas, ke la sola romanĉlingva gazeto enhavas ekskluzive germanlingvajn anoncojn. (Eĉ la retpaĝo de La Quotidiana estas ĉirkaŭigita de germanlingva navigadsurfaco.)

Fonto redakti

Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur traduko de la artikolo La Quotidiana de la romanĉlingva vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti