RomandioRomandujo (france Suisse romandeRomandie, germane Welsche Schweiz, itale Romandia) estas nomo per kiu estas konata la regionoj de Svislando kie plimulte estas parolata la franca lingvo. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de Svislando proksime al la landlimoj de Francio. Krom la franca tie ankaŭ estas parolataj kelkaj frankoprovencaj dialektoj. Ĝi entenas la tutajn kantonojn Ĝenevo, Vaŭdo, Ĵuraso kaj Neŭŝatelo, kaj partojn de Valezo, Friburgo kaj Berno. Ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj (20% la svisoj) loĝas en Romandio.

Romandio
regiono • kultura regiono [+]

LandoSvislando
- koordinatoj46° 12′ 0″ N, 6° 9′ 0″ O (mapo)46.26.15Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N, 6° 9′ 0″ O; CH1903: 500533 / 117323 (mapo)


Romandio (Tero)
Romandio (Tero)
Mapo de lingvoj de Svislando. Viole, la franclingva Svislando

Romandio (Svislando)
Romandio (Svislando)
DEC

Map
Romandio
Vikimedia Komunejo:  Romandie [+]
vdr
Panoramo de la franc-germana urbo Friburgo

La svisfranca lingvo kaj la franca de Francio estas la sama lingvo sed kun kelkaj diferencoj. Ekzemple, kiel en aliaj franclingvaj regionoj, la svisaj franclingvanoj (kaj ankaŭ en Belgio) estas uzata septante (sepdek) anstataŭ soixante-dix kaj nonante anstataŭ quatre-vingt-dix ("kvar-dudek-dek"). En kelkaj partoj de Romandio, la parolantoj uzas octantehuitante (okdek) anstataŭ quatre-vingt ("kvar-dudek") en Francio.[1]

La frankoprovenca regis la plejparton de la kamparaj regionoj ĝis komence de la 20-a jarcento. La svisgermana lingvo retroiris kelkajn kilometrojn orienten antaŭ la franca en la 19-a jarcento, tio videblas en la kantono Valais/Wallis Valezo, sed ankoraŭ restas kelkaj etaj izolitaj enkalvoj ĉefe en la kantono Jura Ĵuraso.

La termino "Romandio" formale ne ekzistas en la politika sistemo, sed ĝi estas uzata en Alemanio por la distingado kaj arigado de la franclingva regiono de Svislando. La televidkanalo Télévision Suisse Romande uzas la francan kiel nuran lingvon kaj ĝi ne nomiĝas Télévision Romandie.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti