Itallingva Svislando

La Itallingva Svislando (itale Svizzera Italiana, germane Italienische Schweiz, france Suisse italienne, romanĉe Svizra Italiana), estas la aro de regionoj de Svislando kie estas ofte uzata la itala aŭ kelkaj alpaj dialektoj de la lombarda. Ĝi konsistas el:

  • La kantono Tiĉino, kiu estas la sola svisa kantono kie la itala estas la ekskluziva oficiala lingvo kvankam ekzistas la eta germanlingva enklavo Bosco-Gurin loĝata de centoj da valserlingvanoj.
  • La kantono Grizono, kie la itala estas unu el la tri oficialaj lingvoj kune al la germana kaj la romanĉa. La itallingva zono (Itala Grizono) en Grizono apartenas al la sekvaj valoj:
Itallingva Svislando
regiono [+]

LandoSvislando

- koordinatoj46° 12′ 0″ N, 9° 1′ 0″ O (mapo)46.29.016667Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N, 9° 1′ 0″ O; CH1903: 721801 / 117729 (mapo)
Areo3 796,78 km² (379 678 ha) [+]

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Itallingva Svislando (Tero)
Itallingva Svislando (Tero)
Mapo de la oficialaj lingvoj en Svislando, verde la itallingva. (jaro 2000)

Itallingva Svislando (Svislando)
Itallingva Svislando (Svislando)
DEC
Itallingva Svislando
Itallingva Svislando

Map
Itallingva Svislando
vdr

Entute la etendiĝo de la italingva Svislando estas ĉ. 3.500 km², kun loĝantaro en la jaro 2000 je 400.000 homoj el kiuj 80.000 estis eksterlandanoj.

Ekde 1996 la itallingvanoj de Svisio havas sian propran universitaton, la Università della Svizzera italiana sideje en Lugano kaj Mendrisio. La alia altlernejo en tiu ĉi regiono estas la Scuola Universitaria Professionale della Svizzera Italiana sideje en Manno.

En ĉi tiu regiono ekzistas de antaŭ pluraj jardekoj radia kaj televida ĉeno en la itala, la televido ekiĝis en 1961. La RTSI inter 1960 kaj 1970 havis multajn spektantojn ĉe la limoj de Italio ĉar ĝi elsendis plenkolore multe pli antaŭ ol RAI.

Vidu ankaŭ redakti