Manno

komunumo de Svislando

Manno estas komunumo de la komunumaro Taverne kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Manno
Blazono de Manno
Blazono de Manno
Blazono de Manno
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Taverne
Koordinatoj  46° 2′ 10″ N 8° 55′ 13″ O / 46.03611 °N, 8.92028 °O / 46.03611; 8.92028 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 10″ N 8° 55′ 13″ O / 46.03611 °N, 8.92028 °O / 46.03611; 8.92028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1246
Areo 2,38 km²
Alteco 341 m super marnivelo
Poŝtkodo 6928
Komunumkodo 5194
Mapo de Manno
Mapo de Manno
Mapo de Manno

Geografio redakti

Manno situas ĉe la bordo de la rivero Vedeggio 2 kilometrojn nordokcidente de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Manno kaj la kvartaloj Boschetti, Bosciorina kaj Cairello. En la valgrundo apud la aŭtovojo etendiĝas vasta industria zono.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,38 km², de kiuj 35,4% estas kovritaj de arbaro, 22,1% servas por agrikulturo kaj 40,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Manno limas en nordo al Gravesano, en nordoriento al Lamone, en oriento al Cadempino, en sudoriento al Vezia, en sudo kaj okcidento al Bioggio, kaj en nordokcidento al Alto Malcantone.

Trafiko redakti

Tra Manno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 398 de Ponte Tresa al la montopasejo Monte Ceneri kaj sur la komunuma teritorio situas la alveturejo Lugano-Nordo al la svisa aŭtovojo A2. Pere de buslinioj de la loka busreto de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Institucioj redakti

En Manno situas la kalkulcentro de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio, la tiel nomita Svisa Centro pri Scienca Kalkulado.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Manno datiĝas el la jaro 1184 jam per la aktuala formo Manno. En la jaro 1335 la komunumo estis dividita en du kernojn, nome Manno iferiore kaj Manno superiore, kiuj apartenis al la Subvoktejo Grumo kaj formis parton de la komunumo Gravesano. Ankoraŭ nuntempe ekzistas fortaj ligoj kun la najbara Gravesano, kun kiu Manno formas komunan paroĥon.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti