Gravesano

komunumo de Svislando

Gravesano estas komunumo de la komunumaro Taverne kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1149 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Gravesano
Blazono de Gravesano
Blazono de Gravesano
Blazono de Gravesano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Taverne
Koordinatoj  46° 2′ 31″ N 8° 55′ 1″ O / 46.04194 °N, 8.91694 °O / 46.04194; 8.91694 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 31″ N 8° 55′ 1″ O / 46.04194 °N, 8.91694 °O / 46.04194; 8.91694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1149
Areo 0,69 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 6929
Komunumkodo 5187
Mapo de Gravesano
Mapo de Gravesano
Mapo de Gravesano

Geografio redakti

Gravesano situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. En nordoriento la teritorio de la komunumo etentdiĝas ĝis al la rivero Vedeggio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gravesano, kiu kovras la plej grandan parton de la malgranda, malpli ol 1 kvadratkilometron mezuranta komunuma teritorio, kial ĝi apartenas al la plej dense loĝataj komunumoj en Svislando, kaj la vilaĝeto Grumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,69 km², de kiuj 23,2% estas kovritaj de arbaro, 14,5% servas por agrikulturo kaj 55,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gravesano limas en nordo al Bedano, en oriento al Lamone, en sudo al Manno, kaj en okcidento al Alto Malcantone.

Trafiko redakti

Tra Gravesano pasas la malnova vojo de la montopasejo Monte Ceneri al Ponte Tresa. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas 1 kilometron sude de la komunumo en Manno. Pere de buslinioj de la urba busreto de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gravesano datiĝas el la jaro 1254 kiel Gravaxana. Dum mezepoko la Monaĥejo San Pietro en Ciel d'Oro de Pavia kaj la episkopo de Como posedis bienojn en Gravesano. Pro la proksimece al la urbo Lugano la iama kamparana vilaĝo transformiĝis al antaŭurba loĝ- kaj industri- kvartalo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti