Alto Malcantone

komunumo de Svislando

Alto Malcantone estas komunumo de la komunumaro Breno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Breno.

Alto Malcantone
Blazono de Alto Malcantone
Blazono de Alto Malcantone
Blazono de Alto Malcantone
Breno, ĉefloko de Alto Malcantone
Breno, ĉefloko de Alto Malcantone
Breno, ĉefloko de Alto Malcantone
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Breno
Koordinatoj  46° 2′ 2″ N 8° 52′ 12″ O / 46.03389 °N, 8.87000 °O / 46.03389; 8.87000 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 2″ N 8° 52′ 12″ O / 46.03389 °N, 8.87000 °O / 46.03389; 8.87000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1323
Areo 21,92 km²
Alteco 810 m super marnivelo
Poŝtkodo 6938 Breno
6938 Fescocia kaj Vezio
6939 Arosio kaj Mugena
Komunumkodo 5237
Mapo de Alto Malcantone
Mapo de Alto Malcantone
Mapo de Alto Malcantone

Geografio redakti

Alto Malcantone situas en la supra parto de la maronarbara regiono Malcantone proksimume 10 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Arosio, Breno, Fescoggia, Mugena kaj Vezio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,92 km², de kiuj 68,4% estas kovritaj de arbaro, 18,2% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Alto Malcantone limas en nordo al Monteceneri, en nordoriento al Torricella-Taverne, en orientnordoriento al Bedano, en oriento al Gravesano, en orientsudoriento al Manno, en sudoriento al Bioggio, en sudsudoriento Cademario, en sudo al Aranno, en sudsudokcidento al Miglieglia, en okcidento al Curiglia con Monteviasco (Provinco Varese, Italio), kaj en nordnordokcidento al Gambarogno.

Trafiko redakti

Alto Malcantone situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de kurboriĉa flanka vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo en Gravesano kaj kondukas tra la kvin vilaĝoj de Alto Malcantone al Breno, de kie unu vojo kondukas malsupren al Aranno kaj alia al Miglieglia. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas proksimume 5 kilometrojn nordoriente de Alto Malcantone en Manno. Pere de buslinio de Miglieglia al Lamone la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Alto Malcantone estis fondita en la jaro 2005 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Arosio, Breno, Fescoggia, Mugena kaj Vezio. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti