Latin-faliskaj lingvoj

Latin-faliskaj lingvoj estas subgrupo de lingvoj kiuj apartenas al la Italika lingvaro de la Hindeŭropa lingvaro. Ili estis parolataj en Italio. Ĝi inkludas ĉefe la latinan kaj la same formortintajn faliskan kaj sikulan aŭ sikelan parolata de Sikeloj. Kelkaj fakuloj inkludas ankaŭ la pravenetan pro siaj konservemaj karakteroj kaj kelkaj evoluoj kunhavitaj kun tiu ĉi subgrupo, tamen la klasigo de tiu lasta lingvo estas diskutita kaj kelkaj fakuloj konsideras ĝin sendependa hindeŭropa lingvo.[1][2][3]

La latina lingvo finfine absorbis la ceterajn lingvojn, anstataŭante la faliskan pro la povo ekspansia fare de la romianoj. La nura membro de la grupo kiu survivis la formorton estis la latina, kiu siavice evoluis en la Latinida lingvaro tra la vulgara latino.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Vineis, Edoardo (1995). «X. Latín». En Giacolone Ramat, Anna; Ramat, Paolo, eld. Las lenguas indoeuropeas. Madrid: Cátedra. pp. 349-421. ISBN 84-376-1348-5.

Notoj redakti

  1. Francisco Villar, Los indoeuropeos y los orígenes de Europa: lengua e historia, p. 484.
  2. Varro, De Lingua Latina V, 105 kaj 179.
  3. The foundations of Latin. Berlin: Mouton de Gruyter. p. 140.