Malfermi la ĉefan menuon

Makaronia poezio nomiĝas la poemaj produktoj miksitaj el latina kaj vulgaraj lingvoj (ekz. la itala, franca, germana). Karaktero grava de la tuto estis, ke ankaŭ la nelatinaj vortoj submetitas al la latina gramatiko.

HistorioRedakti

Inventistoj estis (primokantaj) italaj humanistoj de la 15-a jarcento, kiel ĉefverko taksatas Opus Macaronicorum de Merlinus Cocaius (vere: Teofilo Folengo). En Germanlingvio kelkaj tiaj versaĵoj troviĝas kelkloke kaj per unuopaj partoj ĉe Murner, Hans Sachs, Fischart al kio sekvis poste longaj poemoj ekz. Floia (pulaj poemoj), kaj Corhum - Carmen de Rothrockis atque Blaurockis, auctore Henninio Schelemio Breswenburgensi (1600). Celogrupoj estis plejtempe studentaj rondoj.

FontoRedakti

Götzinger, E.: Reallexicon der Deutschen Altertümer, Leipzig 1885., p. 594, kio interrete legeblas tie ĉi.