Antologio Latina

Latina literaturo tradukita
(Alidirektita el Antologio latina)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antologio Latina estas traduka projekto de Gerrit Berveling, en kiu li intencas prezenti latinlingvajn aŭtorojn antikvajn, mezepokajn, renesancajn. Ĉiu volumo ankaŭ enhavas ĉapitrojn por doni iom da historia fono al la menciitaj aŭtoroj.

Antologio Latina
Antologio Latina
Antologio Latina
Aŭtoro Gerrit Berveling
Eldonjaro 1998
Urbo Chapecó-SC
Eldoninto Fonto
Paĝoj 272
vdr

De tempo al tempo ĉe eldonejo VoKo aperas malgrandaj broŝuroj por kvazaŭ veki la apetiton de la publiko por estontaj numeroj. Tiaj libretoj estas, ekzemple, Da mav' estos neniam sat'! kun poemoj de Marcialo por la 4a volumo (ĝis 200 post Kristo), aŭ La Unueco de la Katolika Eklezio de Cipriano por la 5a volumo. Vidu ankaŭ: Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita.

Ankaŭ la VoKo-libreton El tiom da jarcentoj (50 poemoj el diversaj generacioj en Esperanto-traduko de Berveling) oni povas konsideri kiel antaŭŝtupon por pli postaj volumoj de l' Antologio Latina.

La unuaj du volumoj kune estis la 30a verko en la Serio Oriento-Okcidento. Pro la traduko de tiuj du unuaj volumoj el la projekto la tradukisto ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2003.

Volumo 1 redakti

Volumo 2 redakti

Volumo 3 redakti

Volumo 4 redakti

Volumo 5 redakti

Eksteraj ligiloj redakti