Mecenaso, latine Gaius Cilnius MAECENAS (naskiĝis inter 74 kaj 64 antaŭ Kristo - mortis 8 antaŭ Kristo) estis riĉa kaj klera romia aristokrato de etruska origino. Li estis proksima amiko de Oktaviano Aŭgusto, kiu konfidadis al li gravajn diplomatajn taskojn.

Mecenaso
Persona informo
Naskiĝo inter 74 kaj 64 a.K.
en Areco
Morto 8 a.K.
en nekonata
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro nekonata valoro
Patrino nekonata valoro
Edz(in)o Terentia
Okupo
Okupo Romia politikisto • mecenato • poeto
vdr

Mecenaso famiĝis ĉefe kiel favoranto de kulturo. Li mem estis literature aktiva. Li kolektis ĉirkaŭ si grupon da poetoj kaj prizorgis iliajn vivrimedojn, por ke ili povu trankvile verki. Eniro en la grupon de Mecenaso devoligis la poeton subteni la politikon de Aŭgusto. Al la grupo apartenis Vergilio, Horacio kaj Propercio.

El lia nomo estis derivitaj vortoj mecenoj kaj mecenato por subtenantoj de kulturo.


Eksteraj ligiloj redakti