August SCHLEICHER ([ˈaʊ̯ɡʊst ˈʃlaɪçɐ]; Esperantigite Aŭgust Ŝlejĥer) naskiĝis la 19-an de februaro 1821 en Meiningen; mortis la 6-an de decembro 1868 en Jena) estis germana lingvisto. Li estas fondinto de la genealogiarba teorio en la kompara lingvistiko kaj kune kun Franz Bopp vojpreparinto de la hindeŭropaj studoj.

August Schleicher
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1821 (1821-02-19)
en Meiningen
Morto 6-an de decembro 1868 (1868-12-06) (47-jaraĝa)
en Jena
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo malnova de Jena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Meiningen
Alma mater Bonna universitato • Gymnasium Casimirianum Coburg
Okupo
Okupo lingvistoĵurnalistopedagogo • universitata instruisto • verkisto
vdr

August Schleicher esploris la interrilatojn de la hindeŭropa lingvaro. La komparan lingvistikon li vidis kiel parton de la naturscienco. Li difinis lingvon kiel naturan viveron, kies ŝanĝoj - simile al evoluo de biologiaj specioj, dependas de la leĝoj de la evoluismo. Surbaze de siaj esplorrezultoj li desegnis en aŭgusto 1853 unu el la unuaj genealogiaj arboj de la hindeŭropaj lingvoj. Oni rigardas la Compendium der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachen (kompara gramatiko de la hindeŭropaj lingvoj) lia ĉefverko, en kiu li rekonstruis la hindoeŭropan pralingvon kaj eĉ verkis mallongan fabelon en tiu rekonstruita lingvo.

En 1864 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Eksteraj ligiloj redakti