Tramtransporto en Tampere

Tramtransporto en Tampere (finne Tampereen raitioliikenne, Tampereen Ratikka) estas sistemo de publika transporto en Tampere, Finnlando. En novembro 2016, la urbodelegitaro de Tampere aprobis planojn konstrui malpezan fervojan sistemon sur la itinero de la urbocentro ĝis Hervanta kaj ĝis la Universitata malsanulejo de Tampere. Trafiko sur la du unuaj linioj de la itinero (linioj 1 kaj 3) komenciĝis la 9-an de aŭgusto 2021.

Tramtransporto en Tampere
Tramo en Tampere
Tramo en Tampere
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Tampere
 Finnlando
Transportsistema speco malpeza trajno
Komenco de trafiko 9-a de aŭgusto 2021
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 16 km
Nombro de linioj 2
Nombro de stacioj 27
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto VR
vdr


Mapo


Linioj redakti

Linio Itinero Daŭro Haltejoj Longo (km) Malfermo Plilongigoj planitaj/konstruataj
1 Sorin aukio – Kaupin kampus 12 min 9 4 9-a de aŭgusto 2021
  • Sorin aukio – Pirkkala (konstruata)
  • Kaupin kampus – Lamminrahka (konstruata)
3 Santalahti – Hervantajärvi 33 min 22 14
  • Pyynikintori – Santalahti (kompletigita, trafiko komenciĝis la 7-an de aŭgusto 2023)
  • Santalahti – Hiedanranta – Lentävänniemi (konstruota, kompletigota la 7-an de januaro 2025)
  • Hiedanranta – Lielahti – Ylöjärvi (konstruata)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti