La Lago Hámori, origine hungare Hámori-tó estas pitoreska, origine natura, poste parte artefarita lago en montaro Bükk, en ties valo situanta ĉe Miskolc, pli precize en kvartalo Lillafüred.

Lago Hámori
Lago Hámori
Lago Hámori
baraĵlagolago
Situo Miskolc, Hungario
Ĉefaj fontoj rojo Garadna
Ĉefaj elfluoj rojo Garadna
Datenoj
Maksimuma longo 1,5 kmdep1f6
Averaĝa profundo 9 m (averaĝe)f11
vdr

Priskribo redakti

La unua mencio pri tiu natura lago okazis en 1319. En fino de la 18-a jarcento en tiu loko oni planis ferfandejon, sed la necesa akvo ne sufiĉis. La necesa digo estis preta en 1815, tiam ankaŭ la ferfandejo estis preta. Apude estis konstruita Palaco de Lillafüred inter 1925–1929, kiu estas diamanto de la lago. Tiutempe la lago estis populara loko boatadi kaj fiŝkaptadi. Eĉ boatkonkursoj okazis kaj ekde 1932 ankaŭ banantoj, naĝantoj uzis ĝin. La ferfandejo jam longe ne funkcias, sed la nuna celo estas kontroli la akvon por ne estu inundo en Miskolc.

Fontoj redakti