Palaco de Lillafüred

La Palaco de Lillafüred apartenas al la plej imponaj konstruaĵoj en Hungario en Miskolc. Ĝi situas ĉe renkontiĝo de 3 valoj apud artefarita lago. La palaco dekomence estas hotelo.

Palaco de Lillafüred
La areo antaŭ la konstruado

Historio redakti

La novrenesanca palaco estis konstruita inter 1925 kaj 1929 laŭ plano de Kálmán Lux. Antaŭ la konstruado oni devis fari grandajn ŝanĝojn en la areo, tiu loko pli frue jam estis ŝatata ekskursejo. Etŝpura fervojo el Diósgyőr kaj aparta vojo faris la necesan trafikon. La inaŭguro okazis nur en 1930. Post 3 jaroj oni aranĝis en la hotelo verkistan kongreson, tiam Attila József verkis poemon. En 1934 en la hotelo okazas gravaj agadoj de furora filmo Sonĝoaŭto. Germanaj kaj rusaj soldatoj loĝis dum la 2-a mondmilito, poste oficiale la hungara tutlanda sindikato profitis la hotelon. En 1993 ŝtata hotela firmao iĝis la pli nova posedanto, poste plena renoviĝo okazis, same denove en 2013. La ŝtato deklaris la hotelon nacia valoraĵo en 2015.

Bildoj pri Placo de Lillafüred
 
Teraso de la hotelo, fone la lago
 
Hotelo en Lillafüred-Miskolc
 
Hotelo en Lillafüred-Miskolc
 
Interno de la hotelo
 
Pentraĵo en la hotelo
 
Pentritaj fenestroj en la hotelo
 
Statuo pri Attila József
 
Statuo pri Ottó Herman


La konstruaĵo redakti

La kvaretaĝa hotelo formas U-majusklon. La plej granda turo estas 46 metrojn alta.

Fontoj redakti