Kálmán Lux
Kálmán Lux [luks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lux Kálmán estis hungara arkitekto, profesoro.
Kálmán Lux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1880 en Brezno |
Morto | 21-an de decembro 1961 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 89-2-57 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1901) |
Familio | |
Infano | Géza Lux (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arkeologo |
Verkoj | Palaco de Lillafüred |
Kálmán Lux [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1880 en Hungara reĝlando en vilaĝo Bujakovo (hungarlingve: Bikás, nun urboparto de Brezno en Slovakio). Li mortis la 21-an de decembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKálmán Lux akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1901. Post siaj studoj li laboris en restaŭroj de historiaj monumentoj (ekzemple Kunkatedralo Ĉieliro (Kecskemét)) kaj li helpis instruadon de István Möller en la universitato. En 1914 li doktoriĝis, post 3 jaroj li estis nomumita privata profesoro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li respondecis pri historiaj monumentoj, tial post la falo li ne rajtis longe labori en ŝtataj firmaoj, do li estis privata arkitekto. En 1934 li estis nomumita teknologia ĉefkonsilisto de restaŭradoj de historiaj monumentoj. En 1950 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro. Li unufoje ricevis premion.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A selmecbányai óvár (1914)
- A budai várpalota Mátyás király korában (1920)
- Visegrád vára (1932)
Elektitaj projektoj
redakti- Preĝejo Dipatrino de Hungaroj (Monto Gellért)
- Luterana preĝejo (Rudabánya)
- Palaco de Lillafüred
- restaŭroj aŭ arkeologiaj esploroj de fortikaĵoj en Visegrád, Esztergom, Buda