Ernő MAROSI [maroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marosi Ernő estis hungara arthistoriisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

Ernő Marosi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1940 (1940-04-18)
en Miskolc
Morto 9-an de julio 2021 (2021-07-09) (81-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arthistoriisto
vdr

Ernő Marosi [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1940 en Miskolc, mortis la 9-an de julio 2021.

Biografio redakti

Ernő Marosi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1958-1963, poste li ekinstruis samloke en la universitato. Li doktoriĝis en 1967 en Universitato Eötvös Loránd. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1977, li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1991 en la universitato. Li okupiĝas pri romaniko kaj gotiko. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1991-2009.

Verkaro (elekto) redakti

  • A középkori művészet világa (Mondo de la mezepoka arto), (1969)
  • Magyar falusi templomok (Hungaraj vilaĝaj preĝejoj), (1975)
  • Die Anfänge der Gotik in Ungarn (1984)
  • A középkor művészete I–II. (Arto de la mezepoko 1-2), (1996–1997)
  • A gótika Magyarországon (La gotiko en Hungario), (2008)

Fontoj redakti