Financa Palaco (Miskolc)

konstruaĵo en Miskolc, Hungario

La Financa Palaco estas impona konstruaĵo en Miskolc.

Financa Palaco en Miskolc en 1923
Financa Palaco en Miskolc en 2013

Historio redakti

Tiu ĉi palaco estis konstruita en 1912, en la sekva jaro ĝi jam funkciis. En la palaco estis resume 130 ejoj, interalie 67 ĉambroj, 4 banĉambroj, 9 kuirejoj, 2 apartmanoj. En 1923 la konstruaĵo ricevis la trian etaĝon. Nuntempe sur la teretaĝo la departementa arĥivo, pli supre juĝejo funkcias.

Konstruaĵo redakti

La palaco situas laŭ stratangulo. La ornama ĉefenirejo estas forĝita fero kun vitroj. Estas ankaŭ flankoenirejo por la aŭtoj. Post la ĉefenirejo troviĝas la ŝtuparejo al la etaĝoj kaj keloj, pli poste la korto. La plej signifaj ĉambroj havas freskojn.

Fontoj redakti

 
Enirejo de la palaco