János ZAMBÓ [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zambó János estis hungara inĝeniero pri minejoj, profesoro, membro (korespondanta en 1961, ordinara en 1972) de Hungara Scienca Akademio.

János Zambó [1] naskiĝis la 2-an de majo 1916 en Hegykő. Li mortis la 3-an de decembro 2000 en Miskolc.

Biografio redakti

János Zambó frekventis gimnazion kaj universitaton en Sopron. Post la diplomo en 1942 li ekinstruis samloke en la universitato, sed post la lernojaro li eklaboris en minejo pri ercoj. En 1946 li revenis por instrui, dume li doktoriĝis. En 1947 li denove havis postenon en karbominejo en Ajka. En 1954 li denove komencis instrui jam en universitato en Miskolc, kie li estis katedrestro dum 3 jardekoj. Inter 1955-1959 li estis dekano, inter 1961-1972 rektoro. En tiuj tempoj li estis motoro de altigo de la instrua nivelo. Li okupiĝis precipe pri instalado de minejoj. Li ricevis premion Kossuth en 1953, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Bányaművelés (1957)
  • Bányászati telepítések analitikája (1960)
  • Telepítéselmélet a bányászatban (1966)
  • A bányaművelés alapjai (1985)

Fontoj redakti