Hegykő
Hegykő (hedjko) estas vilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. La loknomo signifas hungare: montoŝtono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/25/Hegyk%C5%91_Szent_Mih%C3%A1ly_templom.jpg/300px-Hegyk%C5%91_Szent_Mih%C3%A1ly_templom.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9437
- Telefonkodo: 99
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 1250
Situo
redaktiLa komunumo situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Flankovoje lago Fertő, Fertőd kaj Kapuvár estas proksime.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis loĝata jam en la bronzepoko, baldaŭe la romianoj kaj pragermanoj vivis tie. La iama kampurbo estis grandvilaĝo ĝis 1906. Ekde 1971 termala banejo funkcias, krome estas ankaŭ fiŝkaptista lago.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵo estas la novromanika romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo.
Famuloj
redakti- en Hegykő naskiĝis: