Gyula Csepregi [djula ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csepregi Gyula estis hungara ĵazmuzikisto, saksofonisto, altlerneja instruisto.

Gyula Csepregi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1958 (1958-09-28)
en Miskolc
Morto 17-an de novembro 2014 (2014-11-17) (56-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
TTT
Retejo http://www.csepregigyula.hu
vdr

Gyula Csepregi[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1958 en Miskolc, li mortis la 17-an de novembro 2014 en Miskolc.

Biografio redakti

Gyula Csepregi konatiĝis kun la bekfluto en aĝo 4, post jaroj kun la fluto. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, ekde 1980 li studis en konservatorio en Budapeŝto. En la sekva jaro li jam estis solisto en muzikgrupo de Gyula Kovács (drumisto), poste li muzikadis kune kun kremo de hungaraj ĵazmuzikistoj (Imre Kőszegi, Gyula Babos, Béla Szakcsi Lakatos, Aladár Pege). Pli malofte li saksofonadis en koncertoj de ŝlagromuzikistoj aŭ en registrado de ŝlagroj en studioj. En 1988 li aliĝis al distra orkestro de Hungara Radio, sed li havis tempon muzikadi kun eksterlandanoj (ekzemple Dave Samuels). En 2008 li fondis duopon kun Róbert Rátonyi (pianisto). Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn. Li instruis preskaŭ 2 jardekojn en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt.

Elektitaj disĉiploj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti