Solisto

muzikisto kiu sole prezentas muzikon

Solisto, el solo[1], aŭ soloisto, el sinonima soloo,[2] estas muzikistokantisto kiu entreprenas sole la plenumon de muzika peco ĉu ene de ensemblo aŭ tute sole.

La solisto malas al muzikisto kiu, ene de orkestro, plenumas kolektive muzikan pecon (nome ĥorist(in)o en ĥoro, violonisto en simfonia orkestro).

Por ekzemplo, en konĉerto por piano, la solisto estas la pianisto, dum la diversaj muzikistoj de la orkestro kiuj realigas siajn muzikajn partojn respektivajn estas muzikistoj de sekcio. La muzikaj partoj fiditaj al solisto estas ordinare pli virtuosaj ol tiuj de la aliaj muzikistoj: rapido, povo, etendo de la registro ktp.

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 23an de septembro 2019.
  2. La papera eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 1970 samrange mencias la du variaĵojn "solo" (p. 1009) kaj "soloo" (p. 1011), kaj la PIV de 2020 mencias alternativan nomigon "soloo"