Gyula Kovács (drumisto)
Gyula Kovács [djula kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Gyula estis hungara ĵazodrumisto, muzikinstruisto. Lia konata muzika nomo (aŭ lia orkestro) estis Mr. Dob.
Gyula Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1929 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de februaro 1992 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto muzikinstruisto |
Gyula Kovács[1] naskiĝis la 26-an de decembro 1927 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Kovács studis en la nacia muziklernejo inter 1945-1948. Lia druminstruisto estis Rezső Roubal, tamen li estis ĉefe memlernanto. Inter 1951 kaj 1961 li apartenis al orkestro de Lajos Martiny, poste al ĉiuj gravaj ĵazorkestroj. Li muzikadis kune kun Ákos Holéczy, Andor Kovács, Aladár Pege, János Gonda, Attila Garay, Csaba Deseő, János Kőrössy, László Turán, Mihály Tabányi. En 1966 li fondis propran orkestron. Li koncertis en Eŭropo. En 1969 li ekinstruis en la konservatorio. Li neniam ricevis premion.
Elektitaj koncertoj
redaktiLiaj filmaj roloj (ĉiam drumisto)
redakti- Kiskrajcár (1953)
- Házasságból elégséges (1962)
- Oldás és kötés (1963)