Sándor Herpai [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herpai Sándor estis hungara ŝlagromuzikisto (drumisto, komponisto, tekstopoeto).

Sándor Herpai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1954 (1954-02-03)
en Budapeŝto
Morto 14-an de februaro 2014 (2014-02-14) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest vd
Profesio
Okupo muzikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Herpai[1] naskiĝis la 3-an de februaro 1954 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 2014 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Herpai dum la lernojaroj konatiĝis kun gitaro, dum la gimnaziaj jaroj kun drumo. Komence li studis drumadon private de Gyula Kovács (drumisto), poste en muzikarta mezlernejo. En la fruaj 1970-aj jaroj li estis drumisto en pluraj ŝlagrorkestroj, en 1977 jam en la ĵus fondita V'Moto-Rock. Li restis tie ĝis ĉeso de la ŝlagrorkestro en 1989, tamen en 1987 li fondis propran orkestron. Baldaŭ li estis drumisto ankaŭ en similaj orkestroj. Li vivis en Leányfalu (aglomeraĵo de Budapeŝto).

Elektitaj ŝlagroj [1] redakti

(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)

  • A fény felé
  • Álmodban
  • Fekszem az ágyon
  • Nekem így jó
  • Tűzvarázsló

Lia filma rolo redakti

  • Moziklip (1987)

Aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti