Preĝejo Stefano la 1-a (Diósgyőr)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Miskolc, en urboparto Diósgyőr, en la fabrika kolonio.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Miskolc-Diósgyőr
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Miskolc-Diósgyőr
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko, novromaniko
Konstruado 19051908
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni komencis konstrui la ferfabrikon en 1896, poste ankaŭ kolonion kun preĝejo por la laboristoj en Diósgyőr. Fabrikaj laboristoj mem konstruis la preĝejon en la 1900-aj jaroj. La paroĥo fondiĝis en 1913.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La fasado konsistas el 3 turoj, sed nur la meza turo estas alta. Malantaŭ la fasado troviĝas la navo kun krucnavo. La sanktejo estas plurlatera, sed apude situas la sakristio-kapelo formanta duonrondon.

Fontoj redakti