Luterana preĝejo (Miskolc)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Miskolc, en la interna urboparto.

Luterana preĝejo de
Miskolc
Luterana preĝejo en Miskolc
Luterana preĝejo en Miskolc
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Arkitektura priskribo
Konstruado 1797
Specifo
Alto 60 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1783 Jozefo la 2-a permesis konstrui luteranan preĝejon en Miskolc, kiu pretiĝis en la sekva jardeko. Laŭ la permeso la konstruaĵo situas ne laŭ strato, sed en korto, kie troviĝas ankaŭ luterana lernejo (ekde 1808 gimnazio) kaj paroĥo kun biblioteko de 1847. La turo konstruiĝis baldaŭe, en 1863. En 1817 pro fulmo, en 1843 pro incendio, en 1878 pro inundo la preĝejo parte detruiĝis.

Konstruaĵo redakti

La unusola turo situas super la enirejo. La navo formas krucon. En la interno galerio etendiĝas. La altara bildo pri Jesuo en Getsemano pretiĝis en 1897 fare de Bertalan Székely.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Altara bildo