András Vályi [andrAŝ vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi AndrásVályi K. András estis hungara statistikisto, geografo, profesoro.

András Vályi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1764 (1764-11-30)
en Miskolc
Morto 2-an de decembro 1801 (1801-12-02) (37-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo statistikisto • geografo • universitata instruisto
vdr
Kovrilpaĝo de ĉefverko de András Vályi

András Vályi [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1764 en Miskolc. Li mortis la 2-an de decembro 1801 en Pest (urbo).

Biografio redakti

András Vályi frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Lőcse. Li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy, kiu helpis lin en la literatura vivo. Li iĝis pedagogia inspektoro, sed post morto de Jozefo la 2-a li senposteniĝis, tial li katolikiĝis. Li rajtis instrui en universitato de Pest, kie li ĝismorte instruis, krome li vizitis ĉiujn tiamajn hungarajn urbojn kaj fortikaĵojn, pri kiuj li faris desegnaĵojn kaj notojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Beszéd a nemzeti nevelésről (Parolo pri la nacia edukado), (1791)
  • Introductio in linguam hungaricam (1793)
  • Magyar Országnak leírása (Priskribo de Hungarujo), (1796-1799) - lia ĉefverko, kiu estas la unua hungarlingva gografio priskribo, kie estas legeblaj pli ol 12 500 komunumoj; reeldonita en 2003 en Slovakio
  • Magyar országnak földképe (1798) - la unua hungarlingva mapo pri Hungarujo

Fontoj redakti