Inspektoroinspektisto estas oficisto de policoarmeo komisiita por inspekti. Pli ĝenerale, inspektoro estas laboristo, kiu inspektas iun.

Inspektisto de lernejoj estas pedagogia laboristo komisiita de ministerio pri instruado, ke li aŭ ŝi kontrolu lernejojn, monitoru la instruadon dum lecionoj kaj konsilu, kiel solvi mankojn kaj problemojn.

Vizito de lerneja inspektoro estas kutime multe pli granda teruraĵo por la instruistoj ol por la infanoj, kiuj plezure amuziĝas pri la timo de sia instruisto. La instruisto sentas sin ekzamenato, nervoziĝas, gvidas la lecionon laŭ tute aliaj principoj ol normale, fakte ne instruas, sed ludas spektaklon por la inspektoro. Tiajn scenojn ŝatas priskribi bonhumoraj verkistoj kaj filmistoj.