Golgota kapelo (Miskolc)

Golgota kapelo, oficiale Kapelo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika kapelo en la urbo Miskolc, Hungario. Ĝi estis konstruita en la 1860-aj jaroj, kaj situas sur deklivo de Avas.

Kapelo de
Golgoto
Golgota kapelo en Miskolc
Golgota kapelo en Miskolc
katolika preĝejo • kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Dato de konsekro 1864
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1860–1864
Specifo
Longo 5 m
Larĝo 4 m
lokigo de altaro {{{lokigo de altaro}}}
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni aĉetis parcelon por la kapelo en neloĝata, sed pitoreska loko en 1857. En la sekva jaro oni konstruis vojon, la kapela konstruado mem okazis en la 1860-aj jaroj. Post la konstruo la loko iĝis ŝatata por la ekskursantoj.

Post la 2-a mondmilito oni establis tie soldatajn tombejojn por rusoj kaj rumanoj, la arboj estis dishakitaj. Baldaŭe oni konstruis diversajn domojn sur la malplenajn lokojn, dum la socialismo la kapelo forlasiĝis.

Ekde la 2000-aj jaroj estas plano pri la renovigo, sed okzis nur malgranda laboro. Foje okazas mesoj kaj rememoraj kunvenoj apud la kapelo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas tute sola. La fasado enhavas meze la grandan enirejon. Super la navo malalta, svelta turo altiĝas, krome en la kvar anguloj malaltaj turetoj situas. La sanktejo estas plurlatera. La altaro estis farita el ligno.

Bildoj redakti

Fontoj redakti