BÁNÓ Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Naskiĝis en la 4-a de januaro 1890 en Miskolc.

Miklós Bánó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1890 (1890-01-04)
en Miskolc
Morto 16-an de aprilo 1973 (1973-04-16) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Irén Antal
Infano Klara Varma Bano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

De 1911 Esperantisto. Propangandisto de La Verda Standardo kaj aktivulo en la Esperanto-movado inter hungaraj blinduloj. Kiel fondinto de blindula grupo de HES, li akiris plurfoje permeson intense instrui Esperanton en la blindullernejoj. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Li ankaŭ verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

BÁNÓ Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Naskiĝis en la 4-a de januaro 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovon en 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l' vidantoj. De 1911 Esperantisto. Propangandisto de La Verda Standardo. Post la milito animo de la Esperanto-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES, akiris plurfoje permeson intense instrui Esperanton en la blindullernejoj. Verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén ANTAL, aktiva Esperantistino, kaj ilia filineto trijara: Klara Varma, jam paroletas E-e. Kunlaboranto de la Enciklopedio.