La Verda Standardo

La Verda Standardo estis hungara Esperanto-gazeto, unue aperigita en 1907, kaj laste en 1915. 1907–1908 ĝi estis organo de Hungara Esperanto-Asocio, kiu aĉetis la gazeto plej malfrue. Ágoston Marich estis redaktisto dekomence, sed anstataŭigita en 1913.

Dum la fruaj tempoj de Esperanto plej multe propagandis en Hungario Ágoston Marich en Budapeŝto, kiu en 1905 fondiĝis la Hungara Esperanto-Asocio (HEA, tiam nomita Societo de Hungaraj Esperantistoj). Jam en majo 1905 li eldonis la unua presita propaganda gazeto, Esperanto, per subteno de Lud. Makay. Ĝi aperis ĝis marto 1907 (23 x 15 centimetroj, entute 18 numeroj kun 142 paĝoj da teksto).

En oktobro 1907 ĝi alprenis la titolon La Verda Standardo. Ĝi fariĝis samtempe oficiala organo de HEA, kiu ĝi restis ĝis novembro 1908. De tiam ĝi havis la (sufiĉe multflanka) subtitolon: Internacia propaganda, literatura, arta, scienca, filatela, industria, komerca, amuza, polica, reklama, ilustrita monata revuo. En ĉiuj eŭropaj lingvoj. La presformato restis la sama kiel tiu de Esperanto, sed la paperformato kaj la kovriloj multe ŝanĝiĝis; paĝnombro de oktobro 1907 ĝis oktobro–novembro 1910 (numeroj 49-50): 482.

La gazeto, kiu estis ankaŭ propaganda servo kaj libera organizaĵo, jam havis 1400 abonantojn en oktobro 1908. De majo 1905 ĝis majo 1910 la enspezoj de la gazeto estis 20 544 kronoj. ”La sumon – tiel skribis Marich – ni kunskrapis per niaj dek ungoj.”

En la marta numero, 1908, de La Verda Standardo, Marich asertis ke en 1887 estis 100 kaj en 1910 8 550 000 esperantistoj (en antaŭa artikolo en "Közbiztonság", la lingvo laŭ li havis 13,5 milionojn adeptoj en 1908 – ambaŭ asertoj kredeble multe optimismaj). En la januara numero li skribis: ”se ĉiu el la abonantoj akiros po unu 13 novajn abonantojn, en junio La Verda Standardo jam povas aperi kiel taggazeto.”

De januaro-julio 1911 La Verda Standardo akceptis la formaton de ĉiutaga gazeto (42 x 29 centimetroj), entute 8 numeroroj kun 28 paĝoj. De septembro 1911 ĝis julio 1914 aperis entute 45 numeroj kun 552 paĝoj (32 x 23-24 centimetroj).

De septembro 1911 La Verda Standardo fariĝis denove oficiala organo de HEA. Sed ĉar la kunlaboro inter la societo kaj la redaktanto kaj posedanto Marich neniam bone funkciis, la societo akiris la gazeton. Redaktanto fariĝis ĝis decembro 1913 Pál Robicsek kaj ĝis julio 1914 d-ro Béla Rácz.

Pro la milito La Verda Standardo reaperis en tre modesta formo en januaro-februaro 1915 kaj finiĝis finfine per la numero de novembro-decembro 1915, 8-16 paĝoj, entute 12 numeroj kun 76 paĝoj (24 x 16 centimetroj).

Fontoj

redakti