Kedge Business School

Kedge Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Bordeaux, Marsejlo, Toulon, Dakaro, Suĝoŭo kaj Ŝanhajo. Ĝi estis fondita en la jaro 2013.

Kedge okupis la 31-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2019 fare de la ĵurnalo Financial Times[1].

La studprogramojn de Kedge Business School akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[2]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Daniel Carasso (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Danone) kaj Sophie Cluzel.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti