UK 1957

42-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 42-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1957 en Marsejlo, Francio, el la 3-a de aŭgusto ĝis la 10-a de aŭgusto. Estis 1468 partoprenantoj.[1] La protektanto de la honora komitato estis s-ro René Coty, prezidanto de la Franca Respubliko. Honoré Bourdelon estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

UK 1957
Loko Marsejlo,  Francio
Ekde 3-a de aŭgusto 1957
Ĝis 10-a de aŭgusto 1957
← Antaŭa Sekva →
vdr

Prelegoj redakti

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Du prelegoj temis pri la kongresa lando, nome Francujo. Honoré Bourdelon prelegis pri "Houmanille, Mistral, Aubanel, tri fondintoj de L'Félibrige" kaj Coletta Llech-Walter pri "La Ekzistencialismaj "herooj" en la verkaro de Sartre".[2]

Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, akompanata en la kongresa libro de resumo kaj indekso de la naŭ antaŭaj kongresoj, nome de la prelegintoj kaj la temoj. En Marsejlo prelegis Ivo Lapenna (La suvereneco kaj la federacia principo), Hugo Sirk (La uzo de radiokarbono por la determino de la ago de organikaĵoj), William Auld (Anglalingva poezio de la 20-a jarcento), Marjorie Boulton (Enkonduko en la internacian semantikon), C. Stop-Bowitz (La parenceco inter vertebruloj) kaj Giorgio Canuto (Tio, kio postrestas el la teorioj de Cesare Lombroso).[3]

Programoj redakti

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 13-a Internacia Junular-Kunveno (de TEJO) el la 27a de julio ĝis la 2a de aŭgusto ĉirkaŭ Avinjono, de la 27-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Lyon el la 30a de julio ĝis la 2a de aŭgusto, de la 2-a Internacia Infana Kongreseto el la 3a de aŭgusto ĝis la 9a de aŭgusto en Marsejlo mem.[4]

Krom la prelegoserioj, okazis kunsidoj pri "Esperanto en la edukado" kaj "Esperanto en komerco kaj turismo" (lunde la 5-a), pri "La internacia lingvo en scienco kaj tekniko" (marde la 6-a), kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distra programo redakti

La teatra vespero okazis la vendredon la 9-an en kiu la Internacia Arta Teatro prezentis la pecon Pri la malutilo de la tabako de Anton Ĉeĥov en kiu rolis Srdjan Flego kiel antaŭaĵo de la prezento de la komedio "Georgo Dandin" de Moliére fare de la Esperantista Teatra Trupo de Barcelono zorge kaj lude de Francesc Vilà.

Ekskursoj okazis ĵaŭde la 8-an al Provenco, al la Mediteraneo, al montoj kaj al fabrikejo de Nestlé.

Notoj redakti

  1. Laŭ la "Kongresa Libro" estis 991 aliĝintoj, sed laŭ ekzemplero stampita de Barcelona Esperanto Centro estas manskribita nomo kaj adreso de la kongresano numero 1460.
  2. "42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1957, paĝo 46.
  3. "42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1957, paĝoj 47-58.
  4. "42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1957, paĝoj 60-64.