Grande ceinture Ouest

Linio Grande ceinture Ouest (GCO) estas okcidenta parto de Fervojo Grande Ceinture de Parizo, situanta en departemento Yvelines kaj malfermita al publiko la 12-an de decembro 2004, post fermo al vojaĝantoj dum 68 jaroj. Ĝi formas parton de Linio L de Transilien.

Grande ceinture Ouest

"Z 6400" GCO en Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly

"Z 6400" GCO en Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly
Superrigardo
Numero de linio GCO
Sistemo Transilien
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 12-a de decembro 2004
Fermo 7-a de julio 2019
Teknikaj trajtoj
Longo 10 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
5 stacioj
vdr

La trafiko de tiu linio liganta neniun gravan stacion estas malgranda depost ties malfermiĝo. Tamen, tiu linio per la multnombraj novaĵoj pri kiuj ĝi disponas, estas montrofenestro de SNCF. Ĝia plilongigo norden kaj suden estas antaŭplanita en 2021, sub formo de tramtrajno, en la kadro de projekto « Tram Express Ouest » (TEO).

La linio estis fermita la 7-an de julio 2019 pro konstrulaboro de Eksprestramo 13. Depost tiu dato, buso anstataŭas ĝin.[1]

La 6-an de julio 2022 estis enservigita Eksprestramo 13 kiu definitive anstataŭas linion Grande ceinture Ouest.


Stacidomoj redakti

      Stacidomo Zono Urboj Interkonektoj  
  x   Saint-Germain-en-Laye-Grande-Ceinture 4 Saint-Germain-en-Laye
  x   Saint-Germain-en-Laye-Bel-Air - Fourqueux 4 Saint-Germain-en-Laye
  x   Mareil-Marly 4 Mareil-Marly
  o   Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly 5 L'Étang-la-Ville     T13 
  x   Noisy-le-Roi 5 Noisy-le-Roi


Referencoj redakti

  1. Communiqué de presse (france). Île-de-France mobilités (4 julio 2019). Arkivita el la originalo je 2019-12-30. Alirita 2019-12-30.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti