Malfermi la ĉefan menuon

Edmond Frémy (1814-1894) estis franca kemiisto, kiu studis la laktan fermentadon, la klorofilon, tartratan acidon, pektinon, ktp. Li sukcedis al Gay-Lussac (1778-1850) en la katedro pri kemio de la Nacia Muzeo pri Naturhistorio de Parizo kie, inter 1879 kaj 1891 li fariĝis direktoro. Li estis membro de la Akademio pri Sciencoj de Francio kaj ankaŭ prezidanto en 1875.

Edmondo Fremio
(1814-1894)
franca kemiisto
franca kemiisto
Persona informo
Naskiĝo 28-a de februaro 1814
en Versajlo, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 3-a de februaro 1894
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Milita Lernejo de Sankta Ciro[1]
Akademio pri Sciencoj de Francio
Politeknika lernejo de Parizo
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro [#]
Laborkampo kemio [#]
Honorigoj Komandoro de la Honora Legio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li studis kaj klarigis la strukturojn de la lecitinoj, kontribuis por la studoj pri la fabrikado de fero kaj ŝtalo, sulfata acido[2], vitro, papero kaj rimarkindiĝis pro la sapigo de la grasoj kun sulfata acido kaj la uzo de la palmitata acido[3] en la fabrikado de kandeloj[4]. En la lastaj jaroj de sia vivo, li studis la demandon pri alumini-produktado[5] laŭ ties kristaleca formo kaj li sukcesis estigi rubenajn gemojn identajn al la natura gemo, kaj laŭ la vidpunkto pri la kemia kombinaĵo, kaj pri ties fizikaj proprecoj.

Selektita verkaroRedakti

  • De la Composition Chimique du Cerveau"
  • Traite de Chimie Generale, sesvoluma verko
  • Chimie Elementaire"
  • Abrege de Chimie"
  • Le metal a Canon"
  • Sur la Generation des Ferments"
  • Discours Preliminaires dur le Developpement et les Progres Recents de la Chimie"
  • Les Laboratoires de Chimie"
  • Le Guide du Chimiste
  • La Ramie.

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti