Malfermi la ĉefan menuon

Tartrata acido

organika acido
Tartrata acido
Tartaric acid.svg
Plata kemia strukturo de la
Tartrata acido
Tartaric-acid-3D-balls.png
Tridimensia kemia strukturo de la Tartrata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Tartrato de hidrogeno
  • Butano-du-ata acido
Kemia formulo
C4H6O6
CAS-numero-kodo 526-83-0
ChemSpider kodo 852
PubChem-kodo 875
Merck Index 15,9204
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro
Molmaso 150087 g·mol-1
Denseco 1,78g cm−3
Fandpunkto 168 °C
Ekflama temperaturo 210 °C
Memsparka temperaturo 425 °C
Acideco (pKa) 2,89
Solvebleco Akvo:1330 g/L
Mortiga dozo (LD50) 7500 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 R41
Sekureco S26 S37 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H317, H318, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P272, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tartrata acido (latine acidum tartaricum[2]) estas la plej ofta planta dukarboksilata acido. Ĝi estas senkolora, kristala, en akvo bone solvebla materialo. Oni uzas ĝin en nutraĵindustrio kaj industrio.

Ĝi estas la kromprodukto de vinfarado, konata kaj uzata en la antikva Romio kaj Helenio. La liberan acidon izolis unuafoje Carl Wilhelm Scheele en 1769 el kalia tartrato.

Oni produktas unuafoje kalcian-tartraton el vinaj fermentaj sedimentaĵoj per kalcio-hidroksida neŭtraligo, poste per sulfuracida traktado la tartratan acidon. La Rochelle-salon oni faras el kruda tratro per soda neŭtraligo.

Oni produktas la puran tartron per filtraĵo restibta post produktado de tartrata acido kaj Rochelle-salo. Per la reakcio de kruda tarto kaj antimona -oksido estiĝas tria salo, la t.n. vomiga tartrato (kalio-antimonil-tartrato).

Oni uzas la tartratan acidon kiel acidigaĵon en karbondioksidaj trinkaĵoj, eferveska pulvoro, gelatenaj desertoj kaj fruktaj ĵeleoj.

En la industrio, oni uzas ĝin kiel purigaĵon. Oni uzas la Rochelle-salon por arĝentigo de la speguloj, fromaĝo-produktoj kaj en laksigaĵoj.

Tartrata acido havas tri stereoizomerojn:

  • optike aktiva, ordinara D-tartrata acido troviĝas en vinbero kaj aliaj fruktoj
  • la L-tartrata acido estas disigebla de la aliaj izomeroj
  • la t.n. mezo-tartrata acido estas produkteble sintetike

Louis Pasteur fondis la modernan stereokemion per analizo de la kristala strukturo, kemiaj kaj optikaj proprecoj de la tartrataj acidoj.

KombinaĵojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Pubchem
  2. British Pharmacopoeia