Lecitino

grupo de organikaj glicerofosfolipidoj
Struturo de la fosfatidilkolino aŭ lecitino.

Difino redakti

Lecitino estas grupo da kompleksaj lipidoj, trovataj kune kun la Cefalino en la ovoblanko, en la sojeroj, en la fiŝospermo, lakto, ktp. La lecitinoj estas fosfoaminolipidaj komponaĵoj rezultantaj el la kombino de la Fosfata acido, kun Glicerino kaj unu organika bazo, ezemple, la kolino. La lecitinoj utilas kiel unu el la bazoj de la nutroprocezo. Oni ekstraktas lecitinon pere de mekanikaj kaj kemiaj procezoj, uzante Heksanon.

Trovejo en la vivaj organismoj redakti

Dum adekvata dieto, la hepato sekrecias lecitinon, kiu utilos de la cirkula sistemo kaj nerva sistemo. Ĉiuj ĉeloj de la organismo bezonas lecitinon, kiu estas esenca unuo en la strukturo de la ĉelmembrano. Efektive, ne havante ĉi komponaĵon, la ĉelmembrano rigidiĝas. La lecitino same agas kiel protektilo de la ĉeloj kontraŭ la oksidiĝo.

Sintezo redakti

La lecitino estiĝas el la sojoleo, kies grajneroj mueliĝas kaj el la oleo ĝi ekstraktiĝas pere de vaporprecipita procezo. La lecitino estas komerce uzata kaj kiel emulsiilo, kaj kiel lubrikilo, en diversaj ekonomikaj sektoroj, samkiel en la farmacia kaj nutra industrioj. La lecitino utilas kiel emulsiilo en la ĉokoladproduktaĵo kaj kiel kunaganto en la nutroproduktaĵo.

Uzoj redakti

La lecitino uzatas kiel netoksa aktive surfaca elemento[1] kaj ĝi estas tre tolerata de la organismo, ĉar efektive ĝi estas parto de la ĉelmenbranoj kaj laŭeble estas tute metaboligita. La usona Administracio pri Nutro kaj Drogo ĝin klasifikis kiel sekura produkto por la homkonsumo. Aliaj emulsiiloj nur ekskrecias per la renoj, la lecitino agnoskatas kiel nutroaldonilon de la Eŭropa Unio. Ĉar la margarinoj entenas altajn kolesterolrangojn (pli grandan ol 75 procento), la lecitino uzatas por eviti elŝprucon de grasaĵo dum fritado.

Sojo-lecitino redakti

La lecitino estas fosfolipido nature trovata en nutraĵoj el besta kaj vegetala originoj, kaj la ovoblanko, la sojo kaj la tritika ĝermo[2] estas la plej gravaj fontoj. Inter la beneficoj de la sojolecitino troviĝas la kolesterola kontrolo, la reguliĝo de la hormono-produktado, la menstrustabiligo, kaj ties analgeziaj efektoj kontraŭ la kapodoloro. Ĝi ankaŭ aktivas kiel ĉelproktektilo kontraŭ la oksidado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Surfaktanto: estas substanco kies aktiveco agas nur surface. Oni ankaŭ povas diri ke tiuj komponaĵoj estas tensioaktiviloj, ĉar ili rompas aŭ malfortigas la surfacan tension de aliaj substancoj.
  2. Tritika ĝermo estas la plej nobla parto de la tritiksemo, temas pri ties embrio, el kie la planto ekĝermas.