Franca Societo de Fotografarto

La Franca Societo de Fotografarto - france Société française de photographie (SFP) - estas asocio, fondita la 15-an de novembro 1854, dediĉita al la historio de fotarto. Ĝi havas grandan kolekton de fotoj kaj malnovaj fotiloj. Sidejo de la societo estas Parizo.

Franca Societo de Fotografarto
organizaĵo • eldonejo de malfermita aliro
Komenco 15-a de novembro 1854 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Agareo

historio de fotografio

Fondinto(j) Henri Victor Regnault vd
Ĉefestro(j) Paul-Louis Roubert vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr
Franca Societo de Fotografarto
Société française de photographie
Emblemo de Franca Societo de Fotografarto
Lando  Francio
Fondinto Henri Victor Regnault k.a.
Fondiĝo 15-an de novembro 1854
Fondiĝloko Parizo
Interretejo sfp.asso.fr
vdr
la pariza strato rue de Clichy
Gabriel Chavet karikature en la E-ista Centra Oficejo, en la domo de la Societo de Fotografarto

Inter la fondaj membroj estis Olympe Aguado, Hippolyte Bayard, Alexandre Edmond Becquerel, Eugène Durieu, Edmond Fierlants, Jean-Baptiste Louis Gros, Gustave Le Gray kaj Henri Victor Regnault. Henri Victor Regnault estis la unua prezidanto.

Rilatoj al Esperanto redakti

Inter la jaroj 1901 kaj 1930, la prezidanto de la societo, kiu tiutempe situis ĉe la adreso 51 rue de Clichy en la 9-a arondismento de Parizo, estis la esperantisto Hippolyte Sebert. Li en 1905 luis du vastajn ĉambrojn en la societa domo 51 rue de Clichy por fondi kun Émile Javal la Esperantistan Centran Oficejon, kiu kun sekretario Gabriel Chavet en la domo agadis por la Esperanto-movado ĝis la jaro 1922 kaj iĝis la organiza koro de la movado.

Ekde la dua duono de la 20-a jarcento la sidejo de la Franca Societo de Fotografarto estas en la domo 58 rue de Richelieu en la 2-a arondismento de Parizo.

Eksteraj ligiloj redakti