Malsupra Kanado (anglalingve Lower Canada) estis, de 1791 al 1841, provinco de la Brita imperio, kreita en 1791 per Konstitucia Akto. Ĝia teritorio ampleksis la sudon de nuna Kebekio kaj Labradoron. La kreado de Malsupra Kanado apartigis kaj geografie kaj politike la malnovan provincon Kebekio. Malsupra Kanado kune kun Supra Kanado (sudo kaj oriento de nuntempa Kebekio) konsistigis la embrion de la kanada teritorio.

Malsupra Kanado
26-a de decembro 1791 – 10-a de februaro 1841

kronkolonio
Geografio
Mapo de Malsupra Kanadio (verda)
Mapo de Malsupra Kanadio (verda)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Laŭ politika kaj jura vidpunkto, Malsupra Kanado ekzistadis ĝis la reformo de 1840. La loĝantoj de Malsupra Kanado estis influitaj de la franca kulturo kaj tiel kontrastis kun la angla vivmaniero de Supra Kanado. Kiam leĝo de 1841 kunigis Malsupran kaj Supran Kanadojn, iliaj parlamentoj kuniĝis laŭ egala reprezento, kvankam Malsupra Kanado havis pli da loĝantoj.