Nunaciavuto

aŭtonoma regiono en Novlando-Labradoro en Kanado

Nunaciavuto, en angla Nunatsiavut (/nuːˈnɑːtsiəvʊt/; en inuktituta lingvo: ᓄᓇᑦᓯᐊᕗᑦ) estas aŭtonoma areo postulata de Inuitoj en Novlando kaj Labradoro, Kanado. La setleja areo inkludas teritorion en Labradoro etende al la limo kun Kebekio. En 2002, la Labradora Inuita Asocio faris proponon por limigita aŭtonomeco por la regado de Novlando kaj Labradoro. La konstitucio estis ratifita la 1an de Decembro, 2005, kaj tiam la Labradora Inuita Asocio ĉesis ekzisti, kaj la nova Registaro de Nunaciavuto estis establita, dekomence respondeca pri la sansistemo, edukado kaj kulturaj aferoj. Ĝi estas respondeca ankaŭ por la organizo de balotadoj, el kiuj la unua estis plenumita en Oktobro 2006. Balotado por la ordinaraj membroj de la Nunaciavuta Asembleo okazis la 4an de Majo, 2010.[1] La Nunaciavuta Asembleo estis dissolvita la 6an de Aprilo prepare por la balotado.[2] Ties prezidanto estas Johannes Lampe kiu enposteniĝis en 2016.

Nunaciavuto
aŭtonoma areo
Flago
aŭtonoma administra teritoria ento • censodistrikto de Kanado • settlement area [+]

LandoKanado
RegionoNovlando kaj Labradoro

- koordinatoj57° N, 62° U (mapo)56.5-61.5Koordinatoj: 57° N, 62° U (mapo)
Areo72 520 km² (7 252 000 ha) [+]

PoŝtkodoA0P [+]

Nunaciavuto (Novlando kaj Labradoro)
Nunaciavuto (Novlando kaj Labradoro)
DEC
Nunaciavuto
Nunaciavuto

Map
Nunaciavuto

Vikimedia Komunejo:  Nunatsiavut [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En Inuttitut/Inuktituta, Nunaciavuto signifas "Nia Bela Lando". Tiu nomo estis ratifita de la Labradora Inuita Konstitucio kaj aprobita de la Labradora Inuita Asocio en 2002. Unuaranga celo de la aŭtonomeco estas la konservo de la Inuita kulturo kaj lingvo, same kiel la medio pere de media administracio.

Notoj redakti

  1. "Nunatsiavut General Election". Government of Nunatsiavut. Arkivita el la originalo en 8a de Aprilo, 2010. Alirita la 12an de Decembro, 2020.
  2. "Nunatsiavut Assembly to be dissolved April 6" Government of Nunatsiavut. 18a de Marto, 2010. Alirita la 22an de Aprilo, 2010.