Nunaviko (Inuktituta silabaro : ᓄᓇᕕᒃ ), antaŭe nomata Nova Kebekio (Nouveau Québec), estas la nomo donita al la teritorio de Kebekio, Kanado, je la alteco de pli ol la 55-a norda paralelo. Kiel parto de la regiono Nord-Kebekio, Nunavik kovras areon de proksimume 507 000 km² kaj estas formita de lagoj tranĉitaj de glaĉeroj, tundroj kaj tajgoj.

Nunaviko
Geografia regiono
Flago
regiono [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

- koordinatoj57° 0′ 0″ N, 69° 0′ 0″ U (mapo)57-69Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 69° 0′ 0″ U (mapo)
Areo443 685 km² (44 368 500 ha) [+]

Loĝantaro12 090 [+] (2011)
Denseco0,03 loĝ./km² [+] [+]

Nunaviko (Kebeko)
Nunaviko (Kebeko)
DEC

Map
Nunaviko
Vikimedia Komunejo:  Nunavik [+]
vdr
En 2013, artisto Thomassie Mangiok el Ivujivik proponis la adopton de flago por Nunavik.
Aera bildo de la Nunavika tundro .

La proksimume 13 000 loĝantoj de Nunavik (Nunavimmiut), de kiuj 90% estas rekonitaj kiel Inuitoj, vivas laŭlonge de la marbordo en 14 nordaj vilaĝoj kiu formas la Kativik-on.

Lingvo kaj toponomio redakti

Nunavik signifas "La granda tero" [1] en la loka lingvo inuinaktunanunavimmiutitut (oficiala lingvo en tiu teritorio Nunavik kaj kiu estas varianto de la lingvo Inuktituta). Inuitoj de Nunavik mem identigas sin kiel Nunavimmiut.

En 1986 referendumo realigita en la komunumoj de Nov-Kebekio adoptigis la nomon "Nunavik" kiel la nova oficiala toponimo de ĉi tiu teritorio[2].

La 3-an de aprilo 2013, la grafika artisto Thomassie Mangiok proponis flagon por Nunavik[3].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Louis-Jacques Dorais (1996). La Parole Inuit, Éditions Peeters, paĝo 22.
  2. Nunavik, origine et signification (Nunaviko, origino kaj signifo), Commission toponomie Québec.
  3. (en) Jane George, «A Nunavik flag could inspire the region: designe Arkivigite je 2019-01-27 per la retarkivo Wayback Machine», Nunatsiaq News,‎ la 9-an de majo 2013, alirite la 26-an de januaro 2019.