Rupertlando

teritorio ĉirkaŭ Hudsona golfo

La Rupertlando (en angla: Rupert's Land) estas la nomo de antikva teritorio en la brita Nordameriko kiu enhavas grandan parton de la aktuala Kanado. Ĝi estis teorie propraĵo de la Kompanio de la Hudsona Golfo dum 200 jaroj, el 1670 ĝis 1870.

Rupertlando.

Ĝi ricevis sian nomon el la princo Ruprecht Pfalzgraf bei Rhein, Herzog von Bayern, nevo de Karlo la 1-a de Anglio, kaj unua guberniestro de la kompanio.

La statutoj havigitaj de la kompanio fare de Karlo la 2-a de Anglio havigis la monopolon pri la akvokolekta areo super ĉiuj riveroj kaj rojoj kiuj elfluas en la Hudsonan Golfon, nome areon de 3,9 milionoj de km², nome pli ol unu triono de la aktuala teritorio de Kanado.

Eksteraj ligiloj redakti